4a Printempa Migrado 
de la 23a ghis la 28a de aprilo 2017

  

 

                             Planita programo 





              Mont d'Or                            Lago de Saint-Point                     Kastelo de Joux                         

Mont d`OrLac Saint-Point Château de Joux  

La migradoj estos laueble proponitaj kun variajho por la plej sportemaj partoprenantoj.


·       Dimanchon la 23an de aprilo :
        Alveno.  Vespermangho je la 19a, interkonatigho kaj prezento de la definitiva programo
 
·       Lundon la 24an de aprilo : 
        Turfejo de Frasne
 
·       Mardon, la 25an de aprilo:
        Lago de Saint-Point

·       Merkredon, la 26an de aprilo:
        Mont d'Or

·       Jhaudon, la 27an de aprilo:
        Le Grand Taureau

·       Vendredon, la 28an de aprilo:
        Maten-mangho kaj forveturado.
 

 
Tranoktejo:

 
Junular-gastejo de Pontarlier. Ghia adreso estas: 21 Rue Marpaud 25300 PONTARLIER. Ghi situas je 300 metroj de la stacidomo.

La dormochambroj estas 2 litaj (2 persona granda lito por paro au 2 apartaj litoj), 3 litaj kaj 4 litaj. La dushejoj trovighas en la dormochambroj , la necesejoj fronte.

Vi povas malkovri la chambrojn kaj la tranoktejon sur tiu retejo :

http://www.auberge-pontarlier.com/fr/visite-de-l-auberge/plan-de-ville
 

Prezoj: 

La prezo en 3 au 4 lita chambro entenas la sekvontajn kostojn:

loghadon kun littukoj, maten- kaj vespermanghon, vizitojn kaj asekuron. Ghi entenas nek bantukojn kaj sapon, nek la tagmanghajn piknikojn mardajn, merkredajn kaj jhaudajn. La lunda pikniko estas provizita.
 
- Ghis la 30a de novembro 2016: 260 € persone 

- Ghis la 31a de januaro 2017: 280 € persone

- Post la 31a de januaro 2017: 300 € persone

- Kroma kosto por 2 lita chambro: 20 € persone


Alighaj kondichoj:

 
Via aligho ekvalidos, post kiam via antaupago chu cheke chu ghire de 100 € por chiu persono atingis min. Vi pagu la reston antau la 20a de marto.
 
La antaupago de 100 € ne estos repagata se vi malanoncas vin, sed vi povas chiam peri anstatauanton. Tiu pagos lau la aktuala alighperiodo. El tio ne rezultu parta repago. 
Per via aligho vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj chi kondichoj. Atentu, ke malaligho au ne-apero povos estigi kostojn, kiuj superas vian antaupagon.

Por alighi au por pliaj informoj, bonvolu kontakti min, chu rete che obuisson@live.fr, chu telefone 0033 (0)6 52 57 85 25

Olivier BUISSON: 4, rue Paul Lippe 21000 DIJON (FRANCE)

 



Créer un site
Créer un site